Kaj Moskvaj knabinoj min kantigas kaj kriigas

Finfine en la reto: La IS-fotoj de Harald, mia frato. Enretigi la fotojn estis pena laboro, sed certe indis. Mi plurfoje jam aktualigis la liston kun ĉiuj konataj IS-fotaroj en pli malnova enskribo. Inter la novaj fotokolektoj, specialan atenton meritas tiu de Basim Al-Shaikhli. Ĝi enhavas LiveJournal-grupofoton kun amuzulo, kunar kaj n_true. Kaj plie enestas la eble plej bona foto de mi de tiu IS! Basim cetere intertempe startis duan rettaglibron, ĉifoje komplete esperantlingvan, kun la nomo Blogsimo. De tie mi ŝtelis la informojn pri kelkaj novaj TTT-adresoj kun IS-fotoj. Aliajn mi prenis de n_true.

Tra tiuj listoj mi eksciis, ke ankaŭ Éric Languillat estis en Naumburg. Se mi nur sciintus tion antaŭe… damne, kaj mi tute ne parolis kun li! Éric faras popmuzikon kaj antaŭ eble unu jaro mi aŭdis kelkajn demokantojn de li en Esperanto. La unuaj verkoj ankoraŭ enhavis kelkajn fuŝajn prononcojn, tamen mi estas sufiĉe impresita ke subite aperas iu nekonata artisto kaj tuj prezentas relative taŭgan materialon… kaj precipe: jam bone regas Esperanton! Kutime artistoj komencas kiel papagoj aŭ maksimume kiel komencintoj, kun la konataj malbonaj sekvoj por la lingva kvalito de la tekstoj, la rimoj, la prononco… Mi estas tre scivolema, ĉu Éric baldaŭ produktos ion publikindan en Esperanto. Verŝajne ne temos pri dancebla popmuziko (kiun mi preferus kiel DĴ), sed tamen restas interesa artisto.

1 thought on “Kaj Moskvaj knabinoj min kantigas kaj kriigas

  1. Sennoma

    cxu oni menciis mian nomon?

    Saluton, mi rigardis fotojn de la lasta IS sur diversaj pagxoj kaj subite miris vidi mian nomon cxi tie!
    Pri muziko, mi fakte nenion faris en esperanto lastjare (mi okupigxis pri memeldonita albumo en la franca kaj angla) sed nun denove interesigxas pri fari ion esperantan. Kelkaj kansonoj estas facile adaptotaj al esperanto, do cxio dependos de tempo kaj laboremo…
    Tamen jam peco auxskulteblas tie:
    http://www.initialsdc.net/music_files/Anna_New_v01.mp3

    Mi esperas ke vi sxatos gxin, kaj ke ni vere parolos venontfoje 😉

    Salutas,
    Eric
    eric@initialsdc.net

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *