Universon vi konstruu

La nova jaro jam aĝas unu semajnon, kaj do venis la tempo por

kvin receptoj kontra&#365 la “post-IS-sindromo”

post-IS-sindromo“: psika stato de malbonfarto, ankaŭ konata sub la nomo “IS-bluso“. Okazas kutime post la IS, foje en similaj formoj ankaŭ post aliaj etoso- kaj spertoplenaj Esperanto-renkontiĝoj. Akompanata ne malofte de korpa malsaniĝo kiel malvarmumo, gripo, virusa infekto.
kutimaj simptomoj: deprimiĝo, sopiro al fora loko kaj/aŭ persono, malemo fari ion ajn, malfacileco transpreni la kutiman laboron/studadon/lernadon denove, ĉiutaga vivo eĉ pli griza kaj neeltenebla ol antaŭe.

1. Faru ion distran kun amikoj. (La 4an de januaro mi kun mia preskaŭ kompleta familio – sepope – rigardis la filmon “Mastro de la Ringoj: La reveno de la reĝo“.) Ne funkcias, se vi estas senamikulo. Por eltrovi, ĉu vi estas senamikulo, sufiĉas fari la teston “Kia esperantisto vi estas?“.

2. Iru al festo. (La 4an de januaro mi kaj mia frato, kiu sole mankis dum la kineja filmo, iris al naskiĝtaga festo.) Problemo: Eble neniu ŝatas aŭ invitas vin.

3. Ludu komputilan ludon, kiu postulas multan tempon kaj koncentriĝon kaj tiel forigas vian atenton de la ĵus pasintaj tagoj. (Mi denove ekludis “X-Wing vs. TIE Fighter”, ĉifoje ludante la malbonulon. Jam dum la IS mi ekvolis denove ludi ĝin, kaj nun rimarkas, kiom bone ĝi narkotigas la sensojn.) Malavantaĝo: Foruzas vian tempon, helpas vin fuĝi al (alia) nereala mondo.

4. Realigu muzikan projekton, ĉar kreiva laboro bonhumurigas kaj taŭgas eble por plaĉi al aliaj. (Mi komencis kompili titolliston por “festega KD” kaj provas rearanĝi la titolliston de la Sting-KD “Fields of Gold“, tiel ke la vicordo rezultas en pli harmonia aŭskultado sen subitaj etosŝanĝoj.) Risko: Muziko povas memorigi pri la okazaĵoj postlasindaj kaj personoj prefere forgesendaj, do gravas fari nedanĝeran elekton.

5. Faru konkretajn paŝojn al pozitiva ŝanĝo en via hejma vivo. Tiam vi malpli bedaŭras vian ĉiutagon ekster Esperantujo kaj ĝuos vian vivon pli – kaj tio ja estu tio, kion vi vere volas kaj alcelas. (Antaŭ ol translokiĝi al Münster, mi kun mia patrino planas enmeti alian plankon en la loĝejon, ĉar la malnova, polvoplena tapiŝo malbonfartigas asmulon kaj alergiulon kiel min. Jam ekzistas konkreta dato por tio: Okazos dum la lasta semajno de januaro. Mi tiom antaŭĝojas ekloĝi en parte renovigita loĝejo, kun multa spaco por miaj aferoj kaj longaj altaj muroj por miaj afiŝoj!) Rimarko: Pozitiva ŝanĝo principe ĉiam eblas. Samtempe la utilo povas esti tre longdaŭra. Tial temas pri la plej forta recepto. Tamen necesas konscii pri ĉio tio.

4 thoughts on “Universon vi konstruu

  1. Sennoma

    vi pravas

    mi suferegas pro la “post-IS-sindromo”, kvankam a? eble ?ar estis mia unua IS…

    Amike, Karulin’

  2. Sennoma

    Post-IS-sindromo

    Do, mi havas la saman problemon, sed mi vidas, ke mi tute ne estas sole. Mia sufero cxiam dauxras monaton kaj se mi jam havas la fotojn tiam ecx pli cxar cxiam nur ili povas rigardadi, kaj kelkfoje plori kaj depremigxi… stela

  3. lapingvino

    Bonega artikolo! Mi vere suferas pro la tro frua rehejmi?o… 🙁

    Feli?e ekzistas Google Talk, MSN ktp… 🙂

    ?u vi aldonu min en vian LJ-amikaron? Mi ja apena? ion skribas, do mi ne poluos vian amik-pa?on :).

    ?is poste!

    LaPingvino

  4. Resonado: Ne estas hejmo por vi tie ?i « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *