Monataj arkivoj: Septembro 2003

Vi estis la leciono, kiun mi devis lerni

Dum la pasintaj tagoj mi ordigis kaj malgrandigis mia MP3-kolekton. Mi forigis duonan gigabajton, kaj nun ĝi foruzas ĉirkaŭ 10 GB. La (por aliaj) plej stranga afero pri ĝi: Granda parto konsistas el kantoj de nekonataj artistoj! Kiel tio ekestis? Fine de julio 1999 mi registriĝis ĉe mp3.com kiel artisto kaj ekde tiam (precipe ekde septembro 2000) tie malkovris multegajn talentajn kaj interesajn grupojn. Ĝis februaro 2003, ĉiu artisto rajtis publikigi sennombre multan materialon. Mi trovis paĝojn de bonegaj artistoj kun pli ol 80 kantoj, nekredeble! Nun la maksimuma permesita kantokvanto estas tri. Komprenebla decido de la estroj de mp3.com sed samtempe terura por muzikŝatantoj kiel mi, kiuj per tio perdis gravan fonton por akiri legale kaj senpage muzikon el multaj landoj kaj en multaj lingvoj. Kiam mi preparis lingvan muzikkvizon por la IS, mi ĉerpis forte el tiu kolekto…

Post tiuj frazoj, la forigo de duona gigabajto da muziko devas soni freneze. Sed reale mi estis perdinta la kompletan superrigardon pri mia kolekto, kaj posedis multajn kantojn kiujn mi neniam (re)aŭskultis kaj kiuj, je pli detala ekzamenado, montriĝis nekonservindaj. Por denove trovi la vere bonajn kantojn, foje necesas forigi la aliajn… jen denove provo de la tezo “malpli estas pli”, kiun oni en la okcidentaj industriaj landoj malofte pretas akcepti. Sed estas vere: Malpli multaj dosieroj, pli da ĝuo. Ho jes…

Ŝajne ekzistas pli multaj retaj taglibroj en Esperanto ol mi pensis! Krom miaj esperantlingvaj amikoj ĉe “LiveJournal”, mi konas tiun de Ken Miner el Usono kaj tiun de Zmitro el Belorusio, ambaŭ cetere konataj el babilejo.org. Ne nur la reala mondo iĝis malgranda, ankaŭ la interreta.

Kio se oni kombinas la unuajn du temojn – muziko kolektita inter septembro 2000 februaro 2003 kaj amikoj? Multaj muzikaĵoj memorigas min pri certa evento; aliaj, kies akirdaton mi rigardas, almenaŭ pri certa vivofazo. Mi tiam loĝis kune kun du bonaj amikoj, unu el ili nun studas en alia parto de la mondo, dum la alia restis en Paderborn kaj estas finstudanta. Rerigardante mi pensas ke dum tiu tempo – miaj lastaj semestroj en la universitato – mi lernis kelkajn aferojn, laborante, esperante, suferante, restariĝante. Foje oni devas lerni lecionon por vidi la veran vivoĝojon. Longe mi tion ne komprenis. Sed nun jes. Hm, mi ĉesu aŭskulti tiun muzikon, mi iĝas tro pensema…

Sed la kantoj de la bardoj restos

Mi legis pri studo de iu dr-o Benjamin K. Bergen pri denaskuloj. Ho, kiom facilas erari… se vin interesas la vidpunkto de denaskulo, legu la diskuton pri tiu studo. Eble mi kontaktu la aŭtoron por forigi kelkajn missekvojn kaj sciencajn erarojn…

Instigite de la nova filmo pri piratoj, mi kreis novan uzantobildon kiu ne tiom speciale aspektas sed pri kiu mi tamen fieras.

Nun mi reludas “The Curse of Monkey Island” kiu enhavas muzikon ludita per veraj instrumentoj. Ekzistas programo (“Scumm revisited”) per kiu oni povas preni la muzikpecojn el la ludo, tiel ke poste eblas fari MP3jn el ili. Mi estas verkanta liston pri ĉe kiu situacio en la ludo eksonas kiu muziko.

Nun mi estas pirato, vidu mian ?ipon velante kun plena rapideco

Ĵaŭde malfruvespere, mi iris kinejen kun mia frato kaj kelkaj amikoj kaj vidis la filmon “Piratoj de la Karibo: La malbeno de la Nigra Perlo”. Bonega filmo, kaj krom “Mastro de la ringoj: La reveno de la reĝo”, ĝi verŝajne eĉ estas la plej bona filmo de 2003.

Jam legante iom pri la filmo, mi rimarkis ke la enhavo de “Pirates of the Caribbean: The Curse of the Black Pearl” tre similas al la komputila ludo “The Secret of Monkey Island” el la jaro 1990. La rigardado de la filmo konfirmis tion.

Mi dum horoj kolektis oficialajn fotojn de la filmo kaj reelfosis malnovajn bildojn de la ludo el mia arkivo por krei la supran kunmetitan bildeton. Ĝi montras la geamantajn parojn: Guybrush Threepwood kaj Elaine Marley resp. Will Turner kaj Elizabeth Swann. Mi sube aldonis pli grandajn versiojn de ĉiuj kvar bildoj.

La mateno estas nur kelkajn horojn for

Mia strebado al plia strofo de “Feliĉe” (vidu miajn enskribojn de la 14a, 13a kaj 12a de aŭgusto) iras al fina fazo: Ekde kelkaj tagoj, la origina aŭtorino estas konsultata.

Intertempe Bertilo Wennergren donis al mi kelkajn indikojn pri kiel li ludas la kanton. Mi refoje rigardis la surbendigojn de la IJK kie li prezentas ĝin kun Birke kaj el ĉio tio notis version almenaŭ ludeblan kaj espereble ĝustan.

Simon & Garfunkel – du elstaraj muzikistoj, kiuj kaj sole kaj duope ravas la aŭskultantojn. Jen interesa afero, kiun mi rimarkis: La konata kanto “Wednesday Morning, 3am” tekste tre similas al alia verko de ili, “Somewhere they can’t find me“. Tiu siaflanke muzike tre similas al la sekva albuma peco, instrumentaĵo kun la nomo “Anji” (verkita de iu “A. Graham”). Mi preferas la duan kanton (malharmonia kaj agresiva) kompare al la unua (malgaja kaj balada), ĉar ĝi tiom vive esprimas la senesperecon kaj la nesolveblon de la situacio en kiu troviĝas la kantanto.

Septembro – mi memoros…

Vendrede mi kun la du jam menciitaj knabinoj kantis, precipe malnovajn “Beatles”-kantojn.

Kantado kaj gitarludado lumigas la animon en plurobla maniero:
– Mi gajiĝas, ĉar mi muzikas.
– Mi gajiĝas, kiam homoj ŝatas mian kantadon.
– Mi gajiĝas e&#265 pli, se mi kune kun aliaj muzikas.

Do:
– Muzikado en si mem jam alportas gajecon.
– Muzikado igas vin simpatia por aliaj homoj.
– Muzikado povas esti komuna aktiveco kun aliaj homoj.
=> Muzikado forpelas solecon kaj la grizajn pensojn.

Hodiaŭ estis mia unua labortago. Fakte mi jam ekde julio laboras, sed ekde nun mi ankaŭ pagiĝas por tio! Kompreneble laboro foruzas multan energion, sed sen laboro la vivo teruras. Mi spertis tion dum mia eksterlanda studado en Sicilio kaj je la fino de mia studoj en Germanio: Mi ne eltenas nuran festadon pli ol monaton, kaj mi suferas sen iu eblo fari ion post du monatoj. Laboro donas sencon al la vivo; ĝi instigas la spiriton kaj kongruas al la homa kapablo solvi problemojn. Mi bezonas ambaŭ – laboron kaj ripozadon.

Ekde nun pretas versio 1.2 de mia kantokolekto. Mi aldonis sep novajn kantojn:

  1. Team’: Sur la sama ŝipo
  2. Team’: Rakonta silentado
  3. Gunnar R. FISCHER: Ho! Mia kor’!
  4. JoMo: Sur la mar’ (reĝas vent’)
  5. plie: Son’ silenta
  6. plie: Mi brilu plu
  7. plie: Kiel birdo

Restas ankoraŭ kantoj aldonindaj, kaj kelkajn mi nur devos enkomputiligi. Tamen kun la aldonoj de versio 1.1, la nuna listo kun 96 kantoj (88 en PDF- kaj RTF-formato) estas jam tre impresa.