Kaj postlasis li / je chiu trajnstaci’ / pecon de sia malghojo

Mia lasta tago kiel studento.

Mi eltrovis ke mi verŝajne denove mistaksis situacion kaj personon… mi estas tipa viro, mi tute ne kapablas kompreni aferojn kiujn oni ne rekte diras al mi. Sed neniu kaŭzo por zorgi, mi pli kaj pli alkutimiĝas al tio…

Se mi iam finos duan albumon, mi nomos ĝin “?????????”. (Kompreneble mi uzos latinan alfabeton, sed en mia taglibro mi foje ŝatas skribi vortojn alimaniere…) Tiu ideo hieraŭ hazarde venis al mi. La spontaneaj pensoj, kiujn mi fiksis, poste ofte montriĝis tre interesaj. Mi venas el planema kaj organizema socio, al kiu mankas spontaneeco, sekve mi devas eluzi ĉiun taŭgan ideon, kiu subite kaj ŝajne el la nenio venas al mi.

Tia titolo solvos gravan problemon: Mi havas multajn verkojn ankoraŭ en projekta fazo, kaj mi ilin komencis jam antaŭ jaroj! Se mi do iam finos ilin, la muziko eble sonos iom malnove kaj malmode. Sed per titolo kiu ĉiukaze alludas la pasintecon, tio ne estas problemo… tre liberiga penso, kiu malblokis mian menson.

12 thoughts on “Kaj postlasis li / je chiu trajnstaci’ / pecon de sia malghojo

  1. D? Kunar

    shajne malplenaj enskriboj

    Havu kompatun kun baldaŭa eksjunulo!

    Mi rimarkis ke mi ricevas nur malmultajn komentojn. Tio ne estas mirinde, mi ja skribas en Esperanto kaj nur malmultaj ĉe LiveJournal komprenas ĝin.

    Sed se homoj ĉiukaze ne atentas pri kion mi skribas, tiam mi pli atentu pri miaj bezonoj. Mi ŝatas antaŭe jam noti la temojn kaj poste, kiam mi havas energion, skribi ĉion. Hieraŭ mi – pro diversaj kialoj – simple ne havis la emon enmeti pli ol “…”, kio estas la minimumo por ke enskribo estu fiksita.

  2. amuzulo

    Re: shajne malplenaj enskriboj

    Pardonu, mi simple pensis ke povus esti interese respondi per komoj al enskribo per punktoj. Mi scias ke hiera?-vespere ni amba? ne estis en la plej bonaj emociaj statoj… sed tamen, oni devas iom ludi por ne esti tro serioza, ?u ne?

    Anka?, se vi ?atus havi komentojn ?e viaj enskriboj, indas demandi ion. ?ar ofte sen demando, estas malfacile trovi manieron lasi komenton sen ?ajni esti iom truda…

  3. elgrande

    Re: shajne malplenaj enskriboj

    Mi plejpartege ja legas viajn taglibrajn enskribojn, sed ofte ?ajnas al mi kvauza? vi pleje skribus por vi mem, ekzemple kiam vi skribas ion pri “satuacio” kaj “persono”, aferoj, kiujn ver?ajne neniu alia ol vi povas vere komprene sin scii pliajn detalojn. Nu, skribi pleje por si mem kompreneble ne estas io malbona, male plejaj uloj ja skribas taglibrojn nur por si mem. Sed mi trovas iom surprize, ke vi nun plendas pri manko de komentoj.

  4. D? Kunar

    demandoj sen respondoj

    Anka?, se vi ?atus havi komentojn ?e viaj enskriboj, indas demandi ion. ?ar ofte sen demando, estas malfacile trovi manieron lasi komenton sen ?ajni esti iom truda…

    Kaj mi ĉiam pensis ke estas tro banale kaj memdube demandi ion ajn al la legantoj, kvazaŭ mi mem ne certus pri kion mi skribus. Nu, eble mi eraris pri tio, ĉar interreta (tag)libro estas pli interaktiva ol papera produkto. Kion mi kompreneble plej timas, estas demandoj sen respondoj… tiam prefere nek unu, nek la alia!

  5. D? Kunar

    Re: shajne malplenaj enskriboj

    vi pleje skribus por vi mem, ekzemple kiam vi skribas ion pri “satuacio” kaj “persono”, aferoj, kiujn ver?ajne neniu alia ol vi povas vere komprene sin scii pliajn detalojn.

    Mi provas trovi bonan mezan vojon inter la du ekstremoj, nome “nur skribi por si mem”, tiel ke neniu alia interesiĝas pri la enskriboj, kaj “nur skribi por ricevi reagojn”, tiel ke oni tuŝas ĉiun ajn temon nur por kapti la atenton de la aliaj. La unua estas la “ebura turo” de intelektuloj, la dua la “marĉo” de privataj televidstacioj.

    Personajn aferojn, precipe kiam ili koncernas ankaŭ aliajn homojn, mi notas, ĉar ili gravas por mi, sed samtempe evitas malkaŝi nomojn se tio povus dolorigi amikojn. Mi ŝatas havi privatan vivon. Se la legantoj ricevas vagan ideon pri kiel mi sentas min, tio sufiĉas.

    Plie, mi estas fifama por mia kapablo paroli senĉese. La filozofo Schopenhauer diris: “Ekzistas nenio pli enuiga, ol diri ĉion eblan pri unu afero.” Sekve mi intence retenas min, ĉar se mi jam ĉion diras mem, tiam tute ne restas motivo por komentoj.

    Sed mi trovas iom surprize, ke vi nun plendas pri manko de komentoj.

    Mi ne volas lamenti, sed refoje miras, ke aliaj homoj gajnas amasan atenton per enskriboj kiel:

    “Hodiaŭ mi ellitiĝis kaj duŝis. Post kiam mi surmetis vestaĵojn, mi iris aĉeti bulkojn. Poste mi matenmanĝis kaj veturis al la laboro. Ĝi estis tre enuiga. Vespere mi revenis hejmen kaj televidis kaj trinkis bieron…”

    Nu, kompreneble iom troiga, mi scias.

  6. Sennoma

    Re: shajne malplenaj enskriboj

    Mi rimarkis ke mi ricevas nur malmultajn komentojn.

    tio estas normale. vere ni ne multas. mi ja entute preskaux ne havas komentojn 🙂

    P.S.
    vorto nostalgio en la rusa lingvo estas skribata: ??????????


    ?mi?a

  7. alauxdo

    Cxion oni lernas per komparo…

    Mi rimarkis ke mi ricevas nur malmultajn komentojn. Tio ne estas mirinde, mi ja skribas en Esperanto kaj nur malmultaj ?e LiveJournal komprenas ?in.
    Tio, ke vi ne ricevas abundajn komentojn, ankoraux ne signifas, ke vi ne estas legata kaj [gxuste] komprenata. Mi ofte legas viajn taglibrajxojn, sed mankas al mi tiu obstina emo de kelkaj nepre postlasi la mesagxon por montri, ke “mi esti cxi tie — tralegis” 🙂 Se vi komparos viajn pagxojn kun la miaj, kiujn legas, mi certe scias, pli ol 15 homoj, kaj kie preskaux nenie estas komentoj (laux mia statistiko oni komentas 1 el 7 miaj skribajxoj) — vi jam rajtas komenci plendi, ke oni trokomentas viajn skribojn, cxu ne? 🙂

  8. alauxdo

    Pri la nomo…

    Fakte, al mi placxas gxuste tiel skribita nomo: ????????? (gxuste en tiu transskribo, sen moliga signo kaj ? en la fino). Mi ecx auxdacus proponi al vi dezajni la kovrajxon de la albumo tiel, ke oni vidas tiun vorton respegulatan en la akvo, kaj la respegulo jam estas en kutimaj latinaj literoj — “Nostalgia”. Tio montrus, ke ecx skribitaj per tute malsamaj alfabetoj — sekve en pluraj lingvoj — la sentoj de “Heimweh” restas la samaj…

  9. D? Kunar

    Nostalgia / ????????? / ??????????

    Mi ĝojas ke vi ŝajne havis similan ideon kiel mi. Mi pensis pri latin- kaj cirilalfabeta titolo.

    Rimarkinde, ke la itala “nostalgia”, la esperanta “nostalgio” kaj la rusa “??????????” ne havas la saman signifon kiel la germana “Nostalgie” kaj la angla “nostalgia”.

    La unuaj tri signifas “sopiro al la hejmo”, la german vorto por tio estas “Heimweh” kaj la angla “homesickness”. Sed la lastaj du alcelas la (melankolian) memoradon de (bona) pasinta tempo.

    Mi foje tre ŝatas, ke la signifo de vortoj ne estas klara. Ĉar tro ofte ni erare supozas ke ni 100%e komprenis ion, nur por poste eltrovi pere de aliaj, ke ne estis tiel. Tia titolo estu vortludo, kiu montras, ke diversaj lingvoj alportas diversajn ideojn al la samaj vortoj.

  10. D? Kunar

    Eble mankas komparebla persono…

    Mi ofte legas viajn taglibraĵojn, sed mankas al mi tiu obstina emo de kelkaj nepre postlasi la mesaĝon por montri, ke “mi esti ĉi tie — tralegis” 🙂

    Fakte la ĝisnunaj komentoj de ĉi tiu enskribo ege ĝojigis min, ĉar tiom multaj personoj kontribuis. Estas la penso, kiu gravas! : )

    Dum la ĉijara IJS, la organizantoj havis tre ĉarman ideon: Ĉiu partoprenanto kreis leterkeston kaj pendigis ĝin ĉe la enirejo. Apude estis tablo kun skribiloj kaj papero, tiel ke ĉiu povis lasi mesaĝojn por la aliaj. Eta afero, mi unue pensis. Sed poste mi rimarkis kiom bela estas ricevi bonkorajn leteretojn, eĉ se ili “nur” diras ion kiel “Mi ĝojis revidi vin”. Estas tiaj okazoj dum kiuj mi sentas min vere hejme, ĝuste tiam mi kiel denaskulo povas nomi Esperantujon mian hejmlandon. Tre kormovigaj, malfacile klarigeblaj momentoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *