Pluvo (Vi forestas)

Hodiaŭ mi aĉetis t.n. fervojan karton. Ekzistas diversaj versioj de ĝi, mi aĉetis tiun kiu donas 50%an rabaton je ĉiu trajnbileto al la posedanto. Kial mi skribas tiom banalan aferon en mian taglibron? Nu, jen la truko: La Germana fervojo ofertas tiun karton pli malmultekoste al certaj grupoj, i.a. studentoj kiuj havas maksimume 26 jarojn. Nu, ankoraŭ mi estas studento kaj 26-jaraĝa, sed nur por kelkaj tagoj! (Fakte post malpli ol du semajnoj nek unu, nek la alia.) Sekve mi sciis ke nun aŭ neniam akiru la karton, kaj tion faris. Tiel mi ŝparis 100 EUR!

Mi babilis ĉe ICQ kun Method Mr. Al, Rusa hiphopa artisto loĝanta en Germanio. Li tradukis kvar kantotilolojn al mi. Tiu de mia plej ŝatata fakte tute kongruas al la muziko kaj la de mi supozita enhavo. Method Mr. Al verkis la kantojn jam antaŭ kvin jaroj kaj, ĉar ili ne reprezentas lian aktualan repertuaron kaj stilon, nun ne plu ŝatas ilin, sed komprenas ke mi kompreneble ligas specialajn sentojn kaj memorojn al ili. Cetere ankaŭ mi konas tiun problemon: Homoj alparolas min pri miaj verkoj kaj laŭdas muzikpecojn kiujn mi finis jam antaŭ longa tempo, en tute alia vivofazo kaj artista stato… sed mi ĝojas tamen pri ĉiu tia agnosko, mi tion bezonas.

Rusan teknomuzikon mi malkovris fine de 2000. Mi hazarde trovis la kanton “Hej DJ! (feat. VERA)” de PPK kaj tuj enamiĝis al ĝi. Tute malmola tekno, sed kun virina voĉo… kaptis mian atenton ankaŭ la grupo CMM per du versioj de unu kanto, nome “Don’t feel sorry “Liberty mix” kaj “Liberty”. Kiel mi eltrovis, la melodio de la CMM-kantoj estas konata inter Rusoj, sed mi ne scias la originan titolon.

Hodiaŭ granda parto de la Rusaj elektronikaj kantoj malaperis el la reto, sed kelkaj daŭre haveblas:

PPK
plej bonaj: “Hey DJ (feat. Vera) original mix”, “Hey DJ 2001 (feat. Vera) trance mix”, “I Need a Rhythm 2001 (feat. Vera)”

Sveta + PPK
“MY SUN (ppk club mix)”, “Go away”, “Road to Airport” (malrapida amkanto!)

CMM
la paĝo de CMM, sed bedaŭrinde sen la menciitaj kantoversioj

Tiuj kantoj ĉiam memorigas min pri vintro, kaj precipe pri la tempo fine de 2000, kiam mi devis multe studi kaj samtempe tre aktivis por la Esperanto-movado. Mi pasigis multajn noktojn kaj malhelajn tagojn antaŭ la komputilo, kelkajn el ili en la universitato, kie mi aŭskultis la Rusan muzikon por unua foj’. Kaj vintro kompreneble alportas memorojn pri la IS!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *