memoru la orajn tempojn

Antaŭ unu jaro mi finis mian diplomlaboron (la finan studan verkon). Nekredeble kiom rapide la tempo pasis! Sed rerigardante mi devas sufiĉe sobre konstati, ke la oficiala finiĝo de la ekzamenoj ne kongruas kun la vera finiĝo de la studado! Kaj sekve la malcerteco kaj timo, kiujn verŝajne ĉiu studento spertas, daŭre kaŭzis angoron. Pli ol duonan jaron mi devis atendi, ĝis kiam mi finfine ricevis mian diploman atestilon kaj rajtis nomi min “diplomito pri ekonomia informadiko”. La respondeca profesoro laŭ oficialaj statutoj havis du monatojn por la korektado de la laboro, sed je la fino estis kvar kaj duona! Kompreneble mi maltrankviliĝis post du monatoj. Nur unu afero estas pli terura ol la tasko verki diplomlaboron, nome havi nenion por fari kaj do daŭre pensi al iu problemo kiu minace ŝvebas en la malantaŭo kaj kiu ne estas kaptebla aŭ solvebla per propraj fortoj. Kvankam mi plurfoje uzis la vizithorojn de la profesoro por memorigi pri la malfruiĝo kaj la mensa streĉo kiu ekestis pro la situacio, nenio okazis. Je la fino mi ricevis premsonĝojn, ne plu havis nervojn, vekis nokte kaj provis dormi tage. Kaj post kiam mi finfine ricevis buŝan informon pri la noto, la ekzamena oficejo rifuzis skribe konfirmi ĝin. La respondeca dungito tute ne pritraktis la aferon (do eĉ ne komencis). Mi ne plu sciis kion fari. Feliĉkaze subite alia persono okupiĝis pri la afero kaj en nur unu semajno kaj malgraŭ propra streĉo suksecis prepari la dokumentojn.

Kion mi lernis el tio?
– Se ne ekzistas punoj kontraŭ homoj kiuj ne faras sian laboron por vi, tiam vi estas perdita, ankaŭ se vi oficiale pravas (eĉ en Germanio!).
– Afableco kaj bonaj kondutmanieroj ne ĉiam helpas. Ekzistas personoj, kiuj ne kapablas estimi ilin kaj sekve kaj bezonas kaj malrekte postulas la malon.
– Kun perfido kaj perforto mi estonte prenos tion, kion mi oficiale meritas, se la respondeculoj restas surdaj al moderaj indikoj kaj decaj memorigoj. Kiu ne respektas min kaj ignoras mian animstaton, al tiu mi volonte instruos la lecionon ke neintereso pri aliaj estas dutranĉa glavo kiu facile vundigas sian svinganton.

Mi esperas por kelkaj personoj ke ili neniam renkontos min en la vivo denove, ĉar mi tiukaze forgesos ke venĝo ne estas la ĝusta vojo.

Ĉu tio sonas tro terure? Por esti justa, ne kulpigu viktimon ke ĉi portas cikatrojn, sed demandu, kiu kaŭzis ilin. Mi devis skribi pri tio, ĉar ne ekzistas alia vojo publikigi la maljustecon kaj malbonan traktadon kiun mi spertis.

Sed nun pri pli helaj okazaĵoj. Hieraŭ mi denove partoprenis feston, kaj jen! Ekzistas belaj, inteligentaj, afablaj knabinoj. Se ili havus mian aĝon kaj mi konus ilin ekde pli da tempo, mi verŝajne neniam iĝintus tiom negative pensanta homo. Aliflanke: Ke mi entute renkontis ilin, estis kontraŭpruvo al kelkaj vivoreguloj pri kies valideco mi ĉiam malpli dubis. Foje mi ŝatas ke aliaj homoj montras ke mi eraris…

Kial mi donis al tiu ĉi enskribo tiom pozitivan titolon, se bone memorante nek la pasintaj tempoj kiel studento nek kiel viro estis oraj? Nu, temas pri citaĵo el bonega metalroka kanto.

Multaj opinias ke potenca epika metalroko kiu pritraktas fantaziajn temojn kaj rakontojn kiel “La mastro de la ringo” malutilas al la reala vivo, ĉar la aŭskultantoj fuĝas al alia mondo. Sed mi male pensas, ke tiuj homoj bezonas ion por kanaligi siajn sentojn. Kiu kredas je idealoj sed spertas ke en nia mondo ne estas loko por ili, tiu evidente frustiĝas. Por ke homoj ne rompiĝu pro tio, tia muziko, kiu laŭdas virtojn kiel afablecon, justecon, sincerecon, tre helpas. Kaj mi plie vidas fortajn paralelojn inter la temoj de la kantoj kaj la reala vivo: La kantoj rakontas pri herooj kiuj devas eterne batali kontraŭ demonoj kaj drakoj. La bonuloj agas laŭ nobleca kodo kaj ofte iĝas viktimoj de homoj sen honoro. Kiu ne konas la eternan batalon kontraŭ la demonoj de la ĉiutago? Kaj kiu ne spertis ke tro ofte triumfas la malbonuloj, ĉar ili ne devas limigi siajn agojn laŭ iu ajn regulo? Rezisti malgraŭ tiaj kontraŭuloj, honeste stari ĝis la fino kaj honori per kantoj la idealistojn, kiujn la socio pretervidas aŭ forgesas – pri tio temas potenca epika metalroko. Tamen indas, kelkaj ne forgesos vin!

2 thoughts on “memoru la orajn tempojn

  1. Resonado: Gegen das Dunkel und den Tod kämpfen wir | Kunar rezensiert

  2. Resonado: In Mordor kann niemand den Himmel sehen | Kunar rezensiert

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *