Profunde en okcidento… Bochum

Hodiaŭ mi ekskursis kun miaj novaj kolegoj al Bochum, urbo ĉirkaŭ 60 kilometrojn sude de Münster. Bochum apartenas al la Rejn-Ruhr-regiono kiu estas fama pro sia iam tre grava karbon- kaj ŝtalindustrio. Se vi volas scii pli pri tiu parto de Germanio, legu

En la urbo mi provis aĉeti la KDn “Bochum” de Herbet Grönemeyer. Tiu artisto estis la unua kiu surbendigis germanlingvan albumon kadre de la serio “MTV malkonektita”, kaj lia kanto “Bochum” estas himno pri urbo ne tro bela sed sincera, male al la eleganta kaj aroganata Düsseldorf (ĉefurbo de la federacia lando). Oni do atendus ke facile haveblas tiu KD – sed mi ne sukcesis trovi ĝin en vendejo! Mi fakte nur vidis etajn kaj mezgrandajn KD-vendejojn, kio estas maltipa por relative granda urbo en Germanio.

5 thoughts on “Profunde en okcidento… Bochum

  1. D? Kunar

    Re: Hej!

    Mi pripensos. Fakte mi nuntempe ankaŭ ĝojas pri trankvila semajnfino hejme – mi ĉiun tagon veturas entute ĉ. 1,5 horojn de kaj al mia laboro.

  2. D? Kunar

    kirmeso

    Ho, fakte, nun mi memoras… la sekvan semajnfinon estos kirmeso en Nordwalde, kaj mi kompreneble ne maltrafu ĝin! Ĉifoje eĉ kelkaj belulinoj invitis min al komuna promenado…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *