La hejmensopiro estas la plej bona amiko

alauxdo sendis al mi memkompilitan superrigardon pri la rusa lingvo (alfabeto, prononco, vortolisto…).

Mi tuj tralegis parton kaj, ŝercema kiel mi estas, ekhavis ideon kiel fari stultaĵojn per mia nova scio.

Por okcidenteŭropanoj, nelatina skribsistemo estas io stranga kaj mistera. Ĉiu frazeto aŭ eĉ nur vorto en alia alfabeto jam zorgas pri timŝvito, se oni estas en fremda lando kaj ne scias, pri kio temas. Aliflanke la internaciuloj inter ili ŝatas la ekzotikecon kaj pitoreskecon, kiun alportas nelatinalfabetaj skribaĵoj. Sekve ili ornamas t-ĉemizojn aŭ interretajn paĝojn per ili, por montri kiom mondanaj kaj multsciaj ili estas.

Fremda skribsistemo do foje ne servas por rekte komuniki, sed por malrekte impresi homojn kaj por spici ordinaran rakonton, tiel ke ĝi ŝajnas diveni el tute alia mondo. La kirila alfabeto por tiu celo tre taŭgas, ĉar en Germanio oni ligas al ĝi la orienteŭropan melankolion kaj nostalgion, kiuj kutime akompanas memorojn pri pasintaj tagoj.

jen ekzemplo por tia rakontaĵo

Mia burĝa nomo estas ?????? ?. ?????. Fakte la dua persona nomo estas ??????, la persona nomo de mia paĉjo. Mi vivis dum mia infan- kaj junulaĝo en la vilaĝo ???d?????, ne tro for de la limo. Por studi, mi translokiĝis al ?????????, urbo ĉ. 100 km pli orienta. Sed studado portis min eĉ pli for de la hejmo, al la suda urbo ???????. La sorto iras strangajn vojojn, kaj post multaj jaroj, mi estas konata sub la nomo ?? ????? kaj eĉ publikigis KDn, nome ????????? ??????????. Mi tre ŝatas aŭskulti ???? ??? ?????? ????? ??????, iam tre gaja kanto kiu hodiaŭ alportas memorojn pri bonaj amikoj, kiuj nun loĝas en alia parto de la mondo.

Mi provos finfine sukcese transskribi la kantotitolojn de mia ruslingva muzikkolekto. Ĝis nun la kantoj aŭ havas anglalingvajn titolojn, aŭ ne estas legeblaj, ĉar ili uzas alian signokodon. Cetere pluraj tre sukcesaj denckantoj el la pasintaj jaroj – “Around the world (la la la la la)” de ATC kaj “Boom Boom Boom Boom (I want you in my room)” de Venga Boys – aperis origine ruslingve. Do reale la anglalingva mondo ne inventas ĉion, sed nur ŝtelas pli ruze ol la resto. La ruslingvaj versioj pli bonas, ne mirinde…

4 thoughts on “La hejmensopiro estas la plej bona amiko

  1. n_true

    Mi ne vere komprenas… kion signifas “temo”? (Thema, ich weiß) Kial vi skribis ?in en vian Viv?urnalon, mi montras?
    Kaj fremda alfabeto… tio estas mia mondo. 😉

  2. D? Kunar

    “Ru?ki” (?????)

    Mi havas la remikson de VIRUS.ru kiun mi prezentis dum la lingva kvizo dum la pasinta IS en Trier.

    Sed sendi MP3jn malfacilas nuntempe, ĉar mia hejma retkonekto estas ĉe alia komputilo ol la mia. (Kiel vi povas imagi, daŭre homoj demandas min sendi ion ajn, sed mi ne volas malŝpari KD-Rn por tio.)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *