Sed kiam iun tagon vi estos fora…

La 14an se septembro 1999, do antaŭ ekzakte kvar jaroj, mi komencis mian unujaran studadon en Catania (Sicilio). Nekredeble kiom unu jaro en alia lando povas ŝanĝi la vivon (aŭ la personon). Mi havas tro multajn aferojn kiujn mi povus rakonti nun, mi preferas fari tion alifoje.

Ĉe mp3.com ekzistas paĝo pri muziko el Catania (kreita de mi). Dum mia restado en Sicilio mi – tra Esperanto-kontaktoj – konatiĝis kun metalroka muzikisto. Per mia helpo li iris interreten kaj ekde tiam la muziko de “Berserker” iom pli disvastiĝas. Tria muzika rekomendo kiu rilatas al mia tempo en suda Italio: Mi vizitis koncerton de Jovanotti kiu komplete ravis min. En la reto troviĝas paĝo kun kelkaj senpagaj MP3j.

Unu komento al “Sed kiam iun tagon vi estos fora…”

  1. [...] de la dua parto de la Nordlanda trilogio. Ĝi eĉ pli pri pensigas min pri unu certa peco de muziko el Catania, kiun mi elŝutis antaŭ multaj jaroj de mp3.com, kiam tiu TTT-ejo ankoraŭ estis funkcianta kiel [...]

Lasi komenton