Vi estis la leciono, kiun mi devis lerni

Dum la pasintaj tagoj mi ordigis kaj malgrandigis mia MP3-kolekton. Mi forigis duonan gigabajton, kaj nun ĝi foruzas ĉirkaŭ 10 GB. La (por aliaj) plej stranga afero pri ĝi: Granda parto konsistas el kantoj de nekonataj artistoj! Kiel tio ekestis? Fine de julio 1999 mi registriĝis ĉe mp3.com kiel artisto kaj ekde tiam (precipe ekde septembro 2000) tie malkovris multegajn talentajn kaj interesajn grupojn. Ĝis februaro 2003, ĉiu artisto rajtis publikigi sennombre multan materialon. Mi trovis paĝojn de bonegaj artistoj kun pli ol 80 kantoj, nekredeble! Nun la maksimuma permesita kantokvanto estas tri. Komprenebla decido de la estroj de mp3.com sed samtempe terura por muzikŝatantoj kiel mi, kiuj per tio perdis gravan fonton por akiri legale kaj senpage muzikon el multaj landoj kaj en multaj lingvoj. Kiam mi preparis lingvan muzikkvizon por la IS, mi ĉerpis forte el tiu kolekto…

Post tiuj frazoj, la forigo de duona gigabajto da muziko devas soni freneze. Sed reale mi estis perdinta la kompletan superrigardon pri mia kolekto, kaj posedis multajn kantojn kiujn mi neniam (re)aŭskultis kaj kiuj, je pli detala ekzamenado, montriĝis nekonservindaj. Por denove trovi la vere bonajn kantojn, foje necesas forigi la aliajn… jen denove provo de la tezo “malpli estas pli”, kiun oni en la okcidentaj industriaj landoj malofte pretas akcepti. Sed estas vere: Malpli multaj dosieroj, pli da ĝuo. Ho jes…

Ŝajne ekzistas pli multaj retaj taglibroj en Esperanto ol mi pensis! Krom miaj esperantlingvaj amikoj ĉe “LiveJournal”, mi konas tiun de Ken Miner el Usono kaj tiun de Zmitro el Belorusio, ambaŭ cetere konataj el babilejo.org. Ne nur la reala mondo iĝis malgranda, ankaŭ la interreta.

Kio se oni kombinas la unuajn du temojn – muziko kolektita inter septembro 2000 februaro 2003 kaj amikoj? Multaj muzikaĵoj memorigas min pri certa evento; aliaj, kies akirdaton mi rigardas, almenaŭ pri certa vivofazo. Mi tiam loĝis kune kun du bonaj amikoj, unu el ili nun studas en alia parto de la mondo, dum la alia restis en Paderborn kaj estas finstudanta. Rerigardante mi pensas ke dum tiu tempo – miaj lastaj semestroj en la universitato – mi lernis kelkajn aferojn, laborante, esperante, suferante, restariĝante. Foje oni devas lerni lecionon por vidi la veran vivoĝojon. Longe mi tion ne komprenis. Sed nun jes. Hm, mi ĉesu aŭskulti tiun muzikon, mi iĝas tro pensema…

4 thoughts on “Vi estis la leciono, kiun mi devis lerni

  1. alauxdo

    Amikoj kaj kantoj

    Pardonu troan citadon, sed tiu temo pri kantoj kaj amikoj bonege riveligxas en fama rusa balda kanto. Sube mi enmetas la originalon kaj la tradukon de Zajdman. Ve, ke vi ne povas auxskulti la melodion!!.

    ????? ?????? ??????…
    (????? – ?. ??????)

    ????? ?????? ?????? ?? ????????? ?????,
    ?????? ???????? ??? ??????? ????? ????,
    ???????? ????? ????, ??????? ? ?????????????,
    ??? ???????, ??? ??? ?? ????? ??????? ?????????…

    ??? ??????? ?? ?????? ?????? ??? ????? ??????,
    ?? ??? ????????, ???????? ? ??-??, ????????!
    ? ???-?? ????? ??????? ???? ???????? ??????:
    “??? ???????, ??? ??? ?? ????? ??????? ?????????…”

    ?? ??? ?? ? ????? ? ????? ?? ??? ??????? ????????,
    ??? ????? ??? ???? ?? ?????? ?????????,
    ??????? ?? ? ??????? ?? ?????? ????? ????????…
    ??? ???????, ??? ??? ?? ????? ??????? ?????????.

    BONEGAS KIEL!

    Gitaran kurbon flavan brakumos vi tenere,
    La kordo pecon ehhan forsagos al altec’,
    Ektremos sur kupolo chiela stelnegheroj…
    Bonegas kiel, ke nin nun kolektis amikec’.

    La fajro dancas, kiel rebril’ de sunsubiro,
    Ne tristu do, vagulo, ridetu por komenc’,
    Kaj iu tre proksima al vi anime diros:
    Bonegas kiel, ke nin nun kolektis amikec’.

    Sed tamen kun doloro ni tiujn rememoru,
    Pro kies nomoj vundoj cikatras en la kor’.
    Al ni iliaj revoj la kantojn alsufloru…
    Bonegas kiel, ke ni ilin kantos gis auror’!

  2. Resonado: Du futojn alta | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *