Sed la kantoj de la bardoj restos

Mi legis pri studo de iu dr-o Benjamin K. Bergen pri denaskuloj. Ho, kiom facilas erari… se vin interesas la vidpunkto de denaskulo, legu la diskuton pri tiu studo. Eble mi kontaktu la aŭtoron por forigi kelkajn missekvojn kaj sciencajn erarojn…

Instigite de la nova filmo pri piratoj, mi kreis novan uzantobildon kiu ne tiom speciale aspektas sed pri kiu mi tamen fieras.

Nun mi reludas “The Curse of Monkey Island” kiu enhavas muzikon ludita per veraj instrumentoj. Ekzistas programo (“Scumm revisited”) per kiu oni povas preni la muzikpecojn el la ludo, tiel ke poste eblas fari MP3jn el ili. Mi estas verkanta liston pri ĉe kiu situacio en la ludo eksonas kiu muziko.

4 thoughts on “Sed la kantoj de la bardoj restos

  1. n_true

    ?u vi rememoras la muzikon ludinte en “Curse of Monkey Island”, kiam Guybrush estas en la kripto de Stan. La melodio nomi?as “Go tell Aunt Rhody”, kaj mi provis trovi la mp3-on de ?i sed nur troveblis malkompletan version…
    Kune kun la ?efmelodio ?i estas la plej bela kanto en tiu ludo, la? mia opinio. 🙂

  2. D? Kunar

    mi certe trovos ghin

    La muziko preskaŭ komplete estas tirebla el la ludo. Sekve ankaŭ tiu de la asekuro en la kripto. Problemaj povus iĝi nur la muzikpecoj de la filmetoj kaj la sonefektoj, ĉar ili troviĝas en aliaj datumoj ol la resto de la muziko.

  3. Sennoma

    En “Heroes of Might and Magic – III” ?iuj muzikoj estis jam en mp3.
    Mi tamen ne memoras el tiuj fragmentoj ion kopiindan.


    ?mi?a

    Hiera? mi anka? metis vian LJ en “vizitindaj ligiloj” per la taglibro de KenUS :-))

  4. D? Kunar

    MP3-muziko

    Mia frato posedas tiun ludon. Mi mem neniam ludis ĝin sed ofte rigardis lian ludadon. Verŝajne li memoros ion aŭskultindan.

    Rimarkinde ke homoj nun malkovras retajn taglibrojn far aliaj taglibroj. Sed eble estas nur tute natura paŝo kaj laŭ mi temas pri tre salutinda evoluo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *