Mi ĵus finis version 1.1 de mia kantokolekto. Krom multaj etaj korektoj, mi aldonis ses novajn kantojn:
- La Kuracistoj: Ĉu jam ĉio?
- JoMo: Ĉeboksaro
- JoMo: Esperanto
- JoMo: La virbovo kaj la luno
- Flávio Fonseca: Babelturo
- Flávio Fonseca: Simbiozo
Restas aldonendaj ankoraŭ kvin…
Mi hodiaŭ forveturos al Paderborn kie Till festas sian adiaŭon. Li fine de la monato iros al Ĉinio por studi tie dum unu jaro.