Ĉiu vojo estu mia, la homaro familia

Post dumonata paŭzo jen mi – kiel promesite – reaperas! Kial ĝuste hodiaŭ? Nu, la 22a de julio havas tute specialan signifon por mia vivo. Ĝi estas kvazaŭ la tago de artista aktiveco. Jen klariga rerigardo: La 22an de julio 1991 mi finis mian ĝis tiam plej grandan komiksan projekton – multpaĝa historio pri tempvojaĝantoj. Temas pri donaco por amikino de mi kies naskiĝtago estas hodiaŭ. Ŝi tiom ĝojis pri la komikso ke mi ekde tiam preskaŭ ĉiujare preparis ion (aŭ almenaŭ telefonis). Post la lerneja tempo, mi transiris de komiksoj al muziko, tamen memorante la daton, plurfoje finis novan pecon ĝuste tiun tagon.

Mi devas konfesi ke laŭŝajne mia artista aktiveco iom stagnas. Fakte ekzakte antaŭ unu jaro mi finis miajn kontribuojn por la Elektronika kompilo. Ekde tiam, mi apenaŭ prenis la tempon kaj/aŭ trovis la inspiron por finpoluri ion novan. Kaj ekde pli ol duona jaro, mi ankaŭ ne plu skribas recenzojn, kvankam mia listo de recenzindaj albumoj ankoraŭ longas…

Sed la vero estas tamen alia: Jam ekde monatoj mi estas preparanta plurajn novajn projektojn. Temas pri parte sufiĉe novaj agadkampoj por mi, kaj tial daŭras pli longe. Apenaŭ eblas montri tuj pretajn rezultojn, sed ĝis la fino de la jaro mi prezentos ion konkretan. Unu preskaŭ finitan projekton mi malkaŝos kaj elprovos verŝajne jam dum la IJS en Hungario.

…jes ja! Post dujara paŭzo, mi finfine vojaĝos al eksterlanda Eo-renkontiĝo dumsomere! Mi jam antaŭĝojas sperti la bonajn flankojn de Hungario kaj IJS denove: vinon, varmegon, akvobatalojn… aĥ jes, vi eble jam rimarkis: Mi aldonis ferian foton al mia profilo por ke mi ne ĉiam aspektu tiom tro serioza kaj pensanta.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *